Lingva baro

La lingva baro estas esprimi lingvajn problemojn dum interkomunikiĝo, pro manko de komuna lingvo kaj kelkfoje pro manko de komunaj lingvaj versioj[1].

Vojaĝantoj eksterlande ofte alfrontas lingvajn barojn kaj komunikiĝas per nelingvaj rimedoj, uzas malmultajn aŭ neniujn lingvajn rimedojn. Tial ili povas transdoni malmultajn informojn. La lingva baro malaperas kun la lernado de komuna lingvo, tamen ĝi bezonas multan tempon, energion kaj financajn elspezojn.

Estas pli malfacile lerni novan lingvon en plenaĝeco. Ĉi tio pli malfaciligas transloĝiĝi al alia lando. Ĉe internaciaj eventoj, la interpretista servo eble ankaŭ ne efikas: ĝi eble estas multekosta, malfacile alirebla, kaj ĝia fidindeco eble ne ĉiam taŭgas.

Aldona lingva baro estas manko de skribo de denaska lingvo. Ĉi tio estas difinita de SIL kiel lingva baro al legopovo[2].

  1. (en) "Language barrier" (lingva baro), Collins English Dictionary.
  2. (en) Chris Smith "Language barriers", "Examples of Language Barriers", "Overcoming Language Barriers", en: "The Seven Barriers of Communication",

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search